Freneza sciencisto

Freneza sciencisto
rolfako • fikcia profesio
Informoj
vdr
Stereotipo de freneza sciencisto, kiu aperas en bildliteraturo

La freneza sciencisto estas stereotipo de sciencisto, kiu aperas en la verkoj de fikcioj. Li (aŭ ŝi) povas esti maliculo kaj danĝera, aŭ servanto (laŭ- aŭ kontraŭ-vole) de maliculo, krimulo, malamika regno...

Sub-specio de freneza scientisto estas la distrita sciencisto, bonvolema, sed kiu, pro siaj distriĝemo kaj nesingardemo, estigas katastrofojn.

La freneza scientisto estas montrita kiel obsedata pri scienco: li kredas ke la scienco estas ĉiopova kaj superas moralon. Li mastrumas altajn teknologiojn tre antaŭenirantajn sur la nuntempa epoko. Li tute mankas je komuna senso; kreas mortigivajn armilojn, substancojn aŭ kreitaĵojn sen pripensi la konsekvencojn, faras danĝerajn eksperimentojn sur homaj kobajoj (foje eĉ sur si mem), neglektas ĉiujn antaŭprotektojn... tiu, kiu kuntrenas tragediojn.

Ne estas facile determini kiu povas esti konsiderata freneza sciencisto, kaj tre ofte pro diversaj tialoj; tiele oni povas aludi al Nikola Tesla, Albert Einstein, Leonardo da Vinci ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search